Saharoj / Sáharas [Poema]
***

***
[Saharoj]
Mi versis jam abunde pri kiel Israelo
okupas kaj strangolas senhelpan Palestinon
anstataŭ sin refondi senpeka kaj senkulpa
sur frata, plej amika Usono malavara.
Sed multas niamonde suferoj kaj maljustoj
kreitaj de la homoj, de regnoj kaj nacioj
kontraŭ najbarojn ĝenajn aŭ kontraŭ gentojn turpajn,
avidajn, hidajn, senajn je rajto vivi plue.
Ekzemple, jen Tibeto, kruele invadita
de l’ glora, liberiga Armeo Ruĝa ĉina,
kaj kies liberiĝon ni devus daŭre celi.
Aŭ la al mi proksima, silenta Sahario,
kiun la jam stertora Hispana Imperio
donacis al Maroko satrapa kaj hiruda.
[2015, en Strangaj spikoj (2016), Palestino strangolata (2016)]
*
Sáharas
Ya he escrito muchos versos sobre cómo Israel
ocupa y estrangula la inerme Palestina
en vez de refundarse sin pecado y sin culpa
en Estados Unidos, su tierra más amiga.
Pero en el mundo abundan injusticias, penurias
creadas por los hombres, estados y naciones
contra vecinos, pueblos molestos u horrorosos,
indignos de vivir, avaros o mediocres.
Por ejemplo en el Tíbet, invadido cruelmente
por los libertadores del Ejército Rojo
de la China, de la cual ojalá se libere.
O el a mí más cercano Sáhara Occidental
que un Imperio Español agonizante legó
a un Marruecos despótico, vampírico, inclemente.
[2022, inédito]
***
Jorge Camacho Cordón